Castro Alves
La negristoshipo
(Tragedio sur Maro)
I
Jen ni sur plena mar' ... en spac' freneze
lunklaro ludas - papili' orbrila -
ondegoj ghin postkuras... lacighante,
samkiel hord' infana maltrankvila.
Jen ni sur plena mar' ... el firmamento
la astroj saltas kiel shaum' el oro...
repagas mar' per brul' de fosforeskoj
- konstelacioj de fluajh'-trezoro.
Jen ni sur plena mar' ... du infinitoj
sin chirkauprenas streche kun anhelo...
sublimaj, oraj, bluaj, mildaj... Kiu
la ocean' kaj kiu la chielo?
Jen ni sur plena mar' ... shvelintaj veloj
per varmaj, de zefiro mara, frapoj,
de brig' surmara kuro estas kvazau
tusheto de hirund' sur ondokapoj...
Devenon kaj fincelon, kiu scias,
de shipo travaganta senmezurojn?...
En chi Sahar' chevaloj polvon levas,
galopas, flugas, ne postlasas spurojn...
felicha homo, kiu povas tiam
de jena bildo ghui majestecon!...
malsupre - maron... supre - firmamenton...
kaj en chiel' kaj maro - la vastecon...
Ho, kian harmonion vent' alportas...
Muziko dolcha sonas, malproksima!
Ho Di' ! sublima estas arda kanto,
sen cel' flosanta sur ondad' senlima!
Viroj de l' maro! Ho maristoj krudaj,
sunbruligitaj de la mondoj kvar!
Infanoj, kiujn lulis la tempesto
en la lulil' de chi profunda mar' !
Atendu kaj min lasu chi sovaghan
liberan poezion trinki tute...
Orkestro - estas maromugh' cheprua
kaj vento tra shnurar' siblanta flute...
............................................................................
Vi, kial fughas tiel, bark' rapida?
Vi, kial fughas timan la poeton?...
Volonte sekvus mi disondon vian,
similas ghi frenezan markometon...
Ho albatros'! Kondor' de l' oceano,
dormanta sur la gaza nubofloso,
la plumojn skuu, spacolevjatano!
Al mi flugilojn pruntu, albatroso!...
II
Por maristo ja ne gravas,
kie lia hejm' situas!...
chiun verskadenco ravas,
kiun mar' al li instruas!
Kantu! dia estas morto...
Lofe brig' sub ventoforto
glitas per rapid' delfena.
Flago sur postmast' hisita,
kun la ondo postlasita
flirtas, de sopiro plena.
De hispan' la kant' subluna,
traplektita per langvor' ,
memorigas pri sunbruna
andaluzanin' en flor'.
La italo kantas pri
la dormema Venezi'
- lando de perfid' kaj amo -
che l' Vulkano, sur golfondo,
memorigas al la mondo
Tasostrofojn per deklamo.
Anglo - mara frida tipo,
kiun mar' denaska flankis -
(char Anglujo estas shipo,
kiun Di' Kanale ankris),
kun fier' patrujon gloras,
dum pri Nelson li memoras
kaj pri Albukirrenkonto...
Kantas laurojn intajn, franco
- destinita al bonshanco -
kaj la laurojn de l' estonto...
La helena maristaro,
kiun Ioni' akushis,
chi piratoj de la maro,
kiun jam Ulis' trapushis,
de Fidias la skulptitoj,
pri Homeraj ghemaj mitoj
longe kantas sub lunhelo...
Ho, maristoj vi, tutmondaj!
trovas vi en maroj ondaj
melodiojn el chielo...
III
El vasta spac' descendu, ho oceankondoro!
Descendu pli kaj plie... nur via vidoboro
en brigon povas mergi dum tia fluga kuro...
Sed ve! mi kion vidas... kia amara sceno!
kia funebra kanto... kiom da abomeno!
kiaj figuroj tristaj!... kia, ho Di', teruro!
IV
Danteska bildo estas... la ferdeko
briligas tagon per rughega streko,
banante sin en sango.
Tintad' de chenoj... vipklakad' sonora...
amaso nokte nigra kaj horora
dum danc' de fifandango...
Patrinoj negraj che la mamoj havas
infanojn magrajn, kies bushojn lavas
patrina sangkaskado.
Knabinoj jen... sed nudaj, miroplenaj,
trenitaj de fantomokirl', chagrenaj,
en vana anhelado.
Orkestro ironie, akre blekas...
Serpento de l' freneza rondo strekas
spiralojn fantazie...
Se la oldul' anhelas... kaj glitfalas,
audighas krioj... la rimeno knalas
kaj ili flugas plie...
De sama chen' kaptitaj en la mashoj,
l' amas' malsata per shancelaj pashoj
kun plor' kaj danc' rapidas...
Freneza unu, dua en kolero
deliras... brutigita de sufero,
alia kantas, ridas...
Komandas dume kapitan' manovron...
rigardas li chielon, puran kovron,
sternitan super maro.
Kaj diras inter densaj fumnebuloj:
"La vipon vigle svingu, ho shipuloj!
plu dancu la brutaro."
Orkestro ironie, akre blekas...
Serpento de l' freneza rondo strekas
spiralojn fantazie...
Kiel en songh' danteska ombroj fluas...
malbenoj, krioj, veoj, preghoj bruas,
Satano ridas fie!...
V
Ho Sinjor' de l' mizeruloj!
Diru chu frenez'... chu vero
estas tiom da hororo
fronte al chiela sfero...
Maro! kial via ondo
de l' mantelo de la mondo
ne forvishas makularon!...
Astroj! Nokto! Tempestegoj!
Vi rulighu el vastegoj!
Uragan'! balau maron!
Kiuj estas chi povruloj,
ne trovante pli en vi
ol trankvilan ridon pleban,
- spron' por turmentistrabi' ? - ...
Kiuj estas? Se la stelo
mutas, se la ondakcelo
estas fugh' komplica, krima,
che la nokta lumkonfuzo...
Vi ghin diru, fera muzo!
liberega muz' sentima!
Jen la filoj de l' dezerto,
kie teron lum' saturas,
kie sur la kamp' kun lerto
trib' de nudaj viroj kuras.
Militistoj spitaj estas,
kiuj tigrojn lukte estras,
che soleja ventozum' ...;
viroj simplaj, fortaj, bravaj...
estas nun mizeraj, sklavaj,
sen aer', sen prav', sen lum' ...
Kaj virinoj malbonsortaj...
kiel estis jam Hagar.
Soifegaj kaj malfortaj,
el forfor' devena ar' .
Sur la brakoj, filojn, chenojn
portas - en anim' malbenojn,
larmojn, galon en la koro.
De Hagar suferon sentas,
ke por Ishmael prezentas,
ech ne lakton de la ploro...
Tie en la sabloj helaj,
sub la palmoj, en ravinoj,
lulis sin - infanoj belaj,
vivis - charmaj junulinoj...
Preterpasas karavano...
Revas ili en kabano,
sub la noktvual' ... Hodiau...
Ve! adiau, dom' sur monto!...
Ve! adiau, palm' che fonto!...
Ve! adiau, am' ... adiau!...
Morgau la sablar' senlima...
ocean' da polvo... sur
horizonto malproksima
nur dezert' ... dezerto nur...
kaj lacigh' , soif' , malsato...
Cedas la mizervipato,
falas por ne plu kuniri!...
Vakas ero en la cheno,
sed sur sablo la hieno
trovas korpon por disshiri.
Iam Sieraleono
sub de vasta tendo brilo,
venko, chaso al leono,
dorm' dormita kun trankvilo...
Nun la nigra hold' terura,
streta kaj infektmalpura,
kun la pest' por jaguaro...
Dormon tranchas jen kaj jen
shiro de mortint' el chen' ,
ghia jheto al la maro...
Iam pri liber' fieraj...
nur sufichis vol' por povo...
Kaj hodiau... malliberaj!...
ech por mort' ... Maliceltrovo!
Ilin ligas sama ringo
- fata ferserpentostringo -
de l' sklaveco chirkaumano...
Forrabitaj al la morto,
dancfunebras la kohorto,
che vipsono... Ho rikano!...
Ho Sinjor' de l' mizeruloj!
Diru chu delir'... chu vero
estas tiom da hororo
fronte al chiela sfero...
Maro! kial via ondo
de l' mantelo de la mondo
ne forvishas makularon? ...
Astroj! Nokto! Tempestegoj!
vi rulighu el vastegoj!
Uragan' ! balau maron! ...
VI
Popol' ekzistas, kiu flagon donas
por kovri tiom da fiajh' perfida!...
En tiu fest' ghi shanghon ne oponas
al bakantinmantel' malpura, frida! ...
Ho Dio! Dio! kies flago kronas
senhonte topon en diboch' senbrida?...
Silento! Muz' ! vi larmojn tiom havu,
por ke la flag' en via plor' sin lavu...
Orverda flag' de mia hejma tero,
kiun flirtigas kis' de vent' brazila,
standard' promesojn diajn de l' espero
interplektanta kun sunlumo brila...
Vi, kiun post milito de Libero
herooj hisis sur la tub' fusila,
prefere estus vi chifon' batala,
ol de popolo mortotuk' fatala! ...
Kruela fat' premanta sur mensfondo!...
Detruas nun malpura brigferdek'
chizitan vojon de Kolumb' sur ondo,
sur profundajho kvazau paca strek' ! ...
... Fiajho troa! ... El etera mondo
de l' Nova Kontinent' herooj, ek!
Andrad'! chi flagon el aer' ekstermu!...
Kolumb'! de via mar' la pordon fermu! ...
Tradutor: Leopoldo Knoedt
Tradução remetida por: Cícero Soares
|